Ofte mi vidis naturon, kiel beston, jam pretan por salto, profundspire ekstari, kaj ekverdi kun erupta ekzalto, verŝante tra l' mondo floradon. Esper' tiam streĉis la kordon en mi, kaj mi ŝajnis pokaJo plenigita ĝis trans sian bordon, tiel mi ĝojis kaj pensis: Ho morgaŭ la kialon ekscios mi tute! Sed la morgaŭ venis, iris, kun manoj malplenaj, mute, kaj al nova tag' kaj al ĝia frukt' ĝi postlasis min, sopirkatenan. Tiel forrevis mi junon, memame, brakumante aeron malplenan kaj maturiĝis al pli plenaj jaroj... — — — — — — — — — — Mi sidis en rara silento somera; la vento ne bruis, kviet' estis tiel perfekta ke ĉiu kreaĵo ĝin ĝuis; l' insuloj de l' ĉielmaro senmove sin tenis, kaj ŝajnis aŭdiĝi io, kion hom' neniam komprenis. Tiam sentis mi en mi ekŝiron kaj ke sin liberigus io; kiel best' en angulo ĝemas de malsato kaj de glacio, tiel ĝemis ĝi funde, funde en mi, tre fore de l' sun': plej sola en mondo, neniam homvizaĝon vidinte ĝis nun. Ĝi estis anim' de l' animo, mia plej interna sentfluo, senscia pri ĝoj' de batalo, vivinta tre fore de l' bruo kaj fore de l' konscio. Al mi ŝajnis, ke vage mi iris de post jaroj, ekstere de l' vivo, kaj ĝin enrigarde sopiris. Ĉi senton mi ne plu perdis. Kaj kvazaŭ mi, mizera, ĉiam refoje gapus tra fenestro al lum' interna, blanka kaj tenera. Iam, sur sojlo kabana, en suno vespera virinon mi vidis, ŝi ludis kun sia infano kaj ĝin kuraĝige alridis — ĉar pene ĝi provis marŝi — ŝi vokis kaj ridis ĝue, poste malfermis la brakojn kaj ĝin ekkaptis, surgenue. Jes ja, mi vidis la ligon, la dolĉan malfermon de l' koro, ho, kvazaŭ floro, rozeto burĝonus odore ... kaj en la nokthoro mi sentis maneton surbruste kaj buŝeton, suĉantan el mi, infan' mia! mi havis vin sonĝe, sed vi fuĝis ĉe l' matenradi'. Mi aŭdis la merlojn kanti, en griza, malvarma lumo, kaj miris, ke povas mi porti la tagon kun ĝia ŝargumo. Strange kiel peze pendas super la tag' la fum' de sonĝo ... |